Helfstyn

Historio kaj arkitektura evoluo

Helfstyn


      La burgo Helfstyn apartenas al la plej ampleksaj burgoj en Erŭopo kaj estas unu el la plej bone prizorgataj burgokompleksoj en la Ĉeĥa Respubliko. Ĝiaj arkitekturaj formacioj estiĝis ekde komenco de la 14-a ĝis fino de la 18-a jarcento. Tiutempe la burgo estis sisteme rekonstruita kaj ĝia surtaco estis plilarĝigita. Sed la konstruado de la burgo suferis de la intenca detruo, ordonita en la jaro 1656 de la aŭstria milita administracio en Vieno (Vídeň). La plua kadukiĝo sekvis en la unua duono de la 19-a jarcento. Tamen, la redutoj konserviĝis sur la tuta periferio kompletaj, kaj ankaŭ la muroj de la konstruaĵoj. Nur la plafonoj kaj tegmentoj mankas.
      En sia nuntempa formo la burgo havas karakteron de grandampleksa fortikaĵa arkitekturo, kun ses pordegoj, kelkaj turoj, konstruaĵoj kun distingita sistemo de remparoj de la 18-a jarcento etendiĝintaj ĝis la vilago Tyn. n. B.
      Helfstyn plenumis sian gravan militan funkcion jam kiel militbazo de Husanoj kontraŭ germana katolika urbo Olomouc kaj kiel apogbazo de armeo de la reĝo Jiri el Podebrady kontraŭ hungara reĝo Matyás Korvin. La burgo estis ankaŭ uzata dum la tridekjara milito kaj dum la minaco de Moravio per Turkoj.
      La burgon posedis elstaraj feŭdaj gentoj, kies membroj havis siajn ideojn pri la sidejo, respondantaj al iliaj ekonomiaj eblecoj kaj reprezentaj postuloj. Pro tio ankaŭ disvolviĝis markante la loĝa funkcio de la tutaĵo.
      Origine ne tre granda burgo estis fondita komence de la 14-a jarcento de nobelo Friduš de Moravio. La komplikan konstruan disvolviĝon de la objekto pruvas plej bone la konstruaĵo de la burga palaco. La hodiaŭaj du aloj de la palaco estiĝis nur per kunigo de du memstaraj palacoj: de la unuetaĝa norda palaco de sinjoro Vok I. de Kravare, kaj de la orienta turtorma palaco de sinjoro Drslav de Kravare. Sinjoro Lacek de Kravare, kiu loĝis en la burgo Helfstyn, postlasis kiel konstruisto profundan spuron en la arkitektura strukturo de la burgo (1369-1416). Plua elstara konstruisto kaj posedanto de la burgo estis sinjoro Vilém de Pernštejn (1475-1521), kiu la burgon plivastigis kaj rekonstruis. Estiĝis novaj konstruaĵoj - la fortikaĵoj de la dua korto kun burga kortego (konserviĝis blazona tabulo kun la dato 1480), la Larĝa muro (longeco 95 m, larĝeco 7-9,8 m, alteco ĝis 14,5 m), la bastiono nomata "Malsatturmentejo", la Trumpetista turo, la burga kuirejo, kaj la renezancostila duala palaco.
      Sur la palaco estas videblaj konstruaj ŝanĝoj, fare de pli malfruaj posedantoj de la burgo, de la membroj de familio Bruntalsky el Vrbno (1593-1621), kiuj plimalgrandigis la altajn fenestrojn de sinjoro Jano de Pernštejn. Dum la vivo de tiuj ĉi posedantoj la burgo ĉesis servi kiel sidejo de la nobelaro (pro la konfisko post fatala batalo sur la Blanka monto en la jaro 1621 la burgo ricevis novajn posedantojn de la familio Dietrichstein) kaj la administrado de la burgo estis definitive translokita en la urbon Lipník n. B. Poste la burgo estis uzata nur per diversgrandaj soldatgarnizonoj, alterne forlasita, detruita kaj denove fortigita.
      La unuaj riparoj de la burgo, fakte jam kiel riparoj de protektita monumento, okazis en la epoko de la ĝenerala populareco de romantikaj arkitekturoj, kiam oni konstruis pontojn, ŝtuparojn, dancan pavilonon kaj kiam la ĉevalejoj sur la dua korto estis ŝanĝitaj al gastejo. En 1952 la burgo estis proklamita kiel ŝtata kultura monumento kaj asignita al la Regiona landscienca muzeo en Olomouc. Ekde la jaro 1960 la burgo estas administrata per Muzeo de Komensky en urbo Prerov, kiu financigas ĉiujn rekonstruajn kaj statiksekurigajn laborojn. Ĉiuj konstruaj laboroj okazas dum plena funkciado de la burgo. Krom tio oni preparas por la ĉiam kreskanta nombro de la vizitantoj kulturajn programojn, dum somero ekzemple historian skermon, teatrajn prezentojn kaj jam la tradician renkontiĝon de artforĝistoj, nomata "Hefaiston". La burgo Helfstyn estiĝis ekde la jaro 1980 la loko de daŭra aktiveco de la movado "Brontosaurus", kies junaj membroj el la tuta respubliko kontribuis grandmezure al la konservado de tiu ĉi plej signifa ne movebla kultura monumento de la distrikto Prerov.



(c) 2000 Roman Derych